Google Wave

Google Wave, laŭ la entrepreno Google, estas "persona komunikilo kaj kunlaborilo". Ĝi estis anoncita la 27an de majo 2009. Ĝi estas interreta servo, komputada platformo, kaj komunika protokolo fasonata por kunfandi retpoŝton, tujmesaĝadon, vikiojn kaj interkonan retumadon. Ĝi posedas fortajn kunlaboradan kaj realtempan eblecojn, kiuj estas subtenataj de kromprogramoj kiuj povas fari, ekzemple, literumadan kaj gramatikan kontroladojn, aŭtomatan tradukadon inter 40 lingvoj, kaj multajn aliajn etendaĵojn. Komence eldonita nur por programistoj, ekde la 30a de septembro 2009, oni etendis "antaŭrigardan eldonon" al preskaŭ 1 miliono da uzantoj. Ĉiu el la unuaj 100.000 uzantoj povas inviti 20 pliajn uzantojn.


Developed by StudentB